En Eŭropo, eltiraĵoj de la planto, Extractum kanabo, kaj alkoholsolvaĵo, Tinctura kanabo, estis en medikamenta uzo en la 19-a kaj fruaj 20-a jarcentoj kaj estas inkluditaj en kelkaj farmakopeoj. La planto tiam estis utiligita kiel kontraŭdolorigilo kaj sedativo[5][6].
Hodiaŭ, kanabo estas ofte uzata medicine por redukti la malkomforton de glaŭkomo kaj kontraŭstari naŭzon kaj pliigi apetiton ĉe kancero kaj aidosajpacientoj. Krome, kanabo estas uzata por redukti spasmojn kaj doloron en pacientoj kun multobla sklerozo (MS) kaj aliaj nervaj malordoj [7]. Verŝajne ekzistas ankaŭ aliaj malsanoj kie kanabo povas havi uzon, kiu ne estas tiel bone dokumentita.
↑What is medical marijuana? (July 2015). Arkivita el la originalo je 17 April 2016. Alirita 19 April 2016. “The term medical marijuana refers to using the whole unprocessed marijuana plant or its basic extracts to treat a disease or symptom.”.
↑ (September 2015) “Release the strains”, Nature Medicine21 (9), p. 963. doi:10.1038/nm.3946.
↑ (April 2006) “Cannabinoids in medicine: A review of their therapeutic potential”, Journal of Ethnopharmacology105 (1–2), p. 1–25. doi:10.1016/j.jep.2006.02.001.